Ĉefpaĝo > Uncategorized > Protokolo de la 20-a de novembro 2010

Protokolo de la 20-a de novembro 2010

26 Novembro 2010 Komenti Go to comments

Hodiaŭ, je la 20-a de novembro 2010, oni okazigas la duan konstituigan asembleon de Kastelio. La patroj de la Patrio, serĉante pli bonan organizon kaj estontecon por nia popolo, konkretigos la jenajn tagorderojn. Elektado de la ministerioj laŭ voĉdonado. Legado, korektado kaj reviziado de la Konstitucio. Aĉeti materialojn kaj plani la tagon por la koloniado de Kastelio. Celebrado de la unua monato da vivo de la respubliko. Analizi la statuson de la oficiala lingvo de la lando. Post tio, ni komencigas la kunvenon.

  • 12.55 – Ekiĝas la decido pri la ministerioj.
  • 13.01 – Ni ekspektas filmetojn pri la tereno.
  • 13.06 – Ni daŭrigas la temon pri la ministerioj. Kreado de la Ministerio de Internaj Aferoj (regado, civitaniĝo, civitanoj, transporto kaj ekonomio) kiu havas delegiton pri urboplanado kaj arkitekturo (Sébastien Denux). La respondeculo de ĉi tiu ministerio, laŭ unu voĉdono pro kaj unu sindetendo estas Diego Grande.
  • 13.11 – Kreado de la Ministerio de Edukado kaj Kulturo (lingvoplanado, kulturaj eventoj, historio, Universitato Hildegard de Bingen kaj kleriĝo de la popolo). Du personoj postuliĝis por la posteno. La provizora ministro Andy Hernández kaj Fabio. Pro lia granda laboro dum la historio de la respubliko, estas elektita Andy kiel ministro, Solvo Mens kiel Delegito pri Scienco kaj Komunikado, kaj Fabio kiel Delegito de Arto kaj Propagando.
  • 13.19 – Oni elektas la Ministron de Eksteraj Aferoj (eksteraj rilatoj, defendo, justico). Laŭ voĉdonoj estis unu por kaj alia sindeteno por Ramón Sánchez. Ĉi tiu ministerio okupiĝos pri la delegacio en Ameriko, kies estro estas Rodolfo Contreras, kiu havas ŝtupon en la Nacia Asembleo.
  • 13.30 – Oni kreas la Ministerion de Komerco kaj Marĉandado (dizajno de marĉandaĵoj kaj ekonomia rilatoj kun triaj mikronacioj) Oni unuanime proponas al Vicente Herzl.
  • 13.44 – Andy eklegas la konstitucion.
  • 14.15 – La konstitucio estas ratifita kaj la proklamado estas atendata.
  • 14.20 – La elekto-sistemo de Kastelio estas akcelita. Ĉiuj homoj pli ol 18-jaraj povos voĉdoni en la balotado, okazontaj ĉiun duan jaron. La ministroj, delegitoj kaj la speciala delegito en Ameriko havas po unu voĉdonon. Minimume estos du eksterordinaraj kunvenoj jare, kiu okazos publike, kaj la ordinaraj sesioj okazos unu fojon semajne kaj la Asembleo decidos ĉu okazigi ĝin publike aŭ private.
  • 14.26 – Oni faras paŭzon por aĉeti materialojn.
  • 14.45 – La sesio reekiĝas.
  • 15.07 – Ni denove faras paŭzon por tagmanĝi.
  • 17.14 – Post manĝado ni eksesias kaj ludas per la Wii-ludilo.
  • 17.14 – Oni alvenas al la konsento ke la celo de la nacio ne estas konvertiĝi en la lando de esperantismo, sed lando kies sola oficiala lingvo estas esperanto, sed ni promocios la kulturon, lingvon kaj historion de esperanto.
  • 17.18 – Ekiĝas la planado de la 21-a de novembro. Oni hisos la flagon, afiŝoj estos pentritaj, oni kreos mapon de la lando kaj manĝigos ĉevalojn.
Advertisements
Kategorioj:Uncategorized
  1. Ankoraŭ neniuj komentoj.
  1. No trackbacks yet.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: